1. |
Mankas vi
05:27
|
|||
Sunas, tondras
Lumas, ombras
Flosas ni sur
La viv’ sed nur
REK. 1
Mankas vi
Sangas ni
Kundancas tiom
Da bildoj de vi
Akre mildaj vizioj
Ondas mare
Ploras stare
Stelas daŭre
Sed bedaŭre
REK. 1
REK. 2
Hantas vi
Grandas tiu
Blanka vintro
Tutsilke plektita
De mil iluzioj
Ridoj, krioj
Homoj, dioj
Mankas vi...
Sunas, tondras
Lumas, ombras
Ĉio vanas
Ĉie mankas
Vi
|
||||
2. |
Amo kaj asfalto
05:10
|
|||
Ĉu vi iris jam amejen?
Kiam? Kun kiu? Kaj kiom da fojoj?
Ĉu mi vin konduku tien?
Ke mi ja konas tiom da malsamaj vojoj
Ĉiuj iel supreniras
Forlaso de la plank' estas kvazaŭ obsed'
Flugi ja ne malfacilas
Tute ne estas la gravito fatalaĵo sed
REK.
Se timas vi pro altec'
Restu malalte
Mi ŝvebos en ekzaltec'
Vi pezos surasfalte
Fidu, sekvu, admiru min
Kaj foriros per miaj respondaj sentoj
La pezigaj dubo kaj tim'
Kiuj malsuprenigas nin de la tegmentoj
Vidi la mondon desupre
Donos pli da malpezemo al la pied'
Pli da flugemo enŝultre
Kaj ni ĉiam alproksimiĝados la sunon sed
REK.
Kio okazas al mi nun?
Ke vi forĵetis mian belan proponon
Ne nur ne altiras la sun'
Sed ŝajnas, ke mi enprofundiĝas en la grund'
Ĉar atingis min dolor'
Pro vi senhalte
Mi dronadas en rankor'
Vi restas surasfalte
REK.
|
||||
3. |
Tuj kison de vi
03:57
|
|||
Vi kiun mi vane provas envulti
Vi kiu ververe igas stulti
Vagi pretervoje, vinaĉojn engluti
Ve ĉu vi tute ne vi-
-Das mian amon por vi?
Ĉu vi?
Mi ĉiumomente miras pro l’miraĝ’
De la mildaspekto de via vizaĝ’
Ama mieno malbenita avantaĝ’
Movu la manon al mi
Se vi ne estas nur mi-
-stikaĵ’!
REK.
Mi bezonas gajni viajn rigardojn
Atentu, ke ili de mi ne deviu
Mi bezonas fali en vian varmon
Mi volas tuj kison de vi
Huhu!
Ni neniam plu serĉadus la nordon
Se vi volus blovi la ĝustan vorton
De l’malvarmo mi ne plu sentus la mordon
Ĉu ni do spertos neni-
-El iom da harmoni’
Ĉu ni?
REK.
|
||||
4. |
Eĉ se ne amen
05:02
|
|||
Tiom da homoj rapidirantaj feliĉen
Tiom da homoj kurantaj riĉen
Malantaŭ sia
Melankolia
Nesentemo
Vi staras inter ili rigardante ĉirkaŭen
Fuĝas viaj hodiaŭoj morgaŭen
Okazas al vi blovdiri
Belajn vortojn al ili
Kaj ne sen temo
Vian voĉon ŝatas aŭdi
Ili, jes ja sed la klam’
Ne povus iel al vi taŭgi
Ĉar ne naskas ĝin am’
Vi staras inter ili ne irante translimen
Kelkfoje unu venas pli proksimen
Kiam vi tiun tuŝas
Tiam vi ĉion fuŝas
Ĉu blasfemo?
Viajn manojn ŝatas senti
Ili, jes ja sed tamen
Iajn sagojn devas sekvi
Ili, eĉ se ne amen
Tiom da homoj rapidirantaj morgaŭen
Tiom da morgaŭoj fuĝantaj hieraŭen
|
||||
5. |
Ri liberas
04:20
|
|||
Trudas al li lia liec’
Agi, ami laŭ nia opini’
Trudas al ŝi ŝia ŝiec’
Ne elekti laŭ sia decidec’
Ĉu vi scias kiel kondutu tiu
Hom’ kiu havas tiun sekson aŭ tiun ĉi?
En li kaj ŝi
Enfermitas
Veraj homoj laŭ mi
Enfermitas
REK.
Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem
Libere amas kaj ne zorgas ĉu sam- aŭ malsamseksem’
Libere donas kaj akceptas kaj ne ĝenas rin ia dilem’
Donu al ĉiuj homoj la eblecon eliri
De li kaj ŝi
|
||||
6. |
La nereĝojigeblulo
04:59
|
|||
Vi ne povas paroli pri
La kial’ de via ĉagren’
Vi ŝategus sed ĝi
Estas super mia kompren’
Verŝajne via malfeliĉ’
Estas profundega mister’
Nu via reĝojiĝ’
Ne estos senpena afer’
Kiam pli juna estis vi
Sufiĉis kanti tion ĉi
REK.
Ne ploru plu kara infan’
Estas ĵaluza la fontan’
Neniu pretas por la ban’
Sed supreniĝas l’ocean’
Fluas akv’ en mia pian’
Naĝas fiŝ’ en mia ekran’
En mia lito dormas ran’
Ne ploru plu kara infan’
Finfine malgranda klarig’
Venas per nemalgranda tekst’
Temas pri am’, pri forta lig’
Temas pri dram’, sed ne pri seks’
Tian deklamon devas mi
Pagi per respekta silent’
Nenio indas diri
En tiel solena moment’
Nu se pli simpla estus vi
Sufiĉus kanti tion ĉi
REK.
Nu ŝajnas, ke mia ĉeest’
Helpas nur konsciigi vin
Pri la nobla belec’
De via malhela destin’
Mi do lasu vin tie ĉi
Sola sed kun via juvel’
Tute trankvilas mi
Ja ne estas risko pri ŝtel’
REK.
Vi ne povas paroli pri
La kial’ de via ĉagren’
Vi ŝategus sed ĝi
Estas super mia kompren’
|
||||
7. |
Amu rin
07:48
|
|||
Por
Unu kor’
Unu am’
Pluraj poroj
Per
Unu buŝ’
Unu haŭt’
Pluraj tuŝoj
Tutkore
Ne signifas ekskluzive
Vive
Ami ne nepras unuoble
Noble
Kunardu ĉiuj braĝoj
Por
Unu kor’
Unu korp’
Tiom da kaĝoj!
REK.
Amu rin
Vi tiel des pli kapablos ami min
Mi dank’al ri des pli lernos ami vin
Mi petas do kara, se vi amas min,
Amu min kaj rin, amu nin
Amu rin
Amo elkoriĝas ĉiam kaj sen fin’
Malutilas ĝin gardi en sia sin’
Mi ne estu kial’ por via abstin’
Amu rin kaj min, amu nin
Amu, amu
Sub
Unu arĉ’
Unu man’
Pluraj kordoj
Al
Unu dom’
Unu hom'
Pluraj pordoj
Fidinde
Ne signifas fidele
Bele
Ami ne nepras ununure
Mure, sekure, serure
REK. x 2
En
Unu mont'
Unu rok'
Pluraj fontoj
|
||||
8. |
||||
Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej kruelan lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: « La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn. » Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo. Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon.
Dudu studis kaj studadis senhalte.
REK.
Dudu
Daŭre studadu
Kuraĝe vadu
Tra la ĥaos’
Dudu
Digne ludadu
Moku pri la du-
binda etos’
Dron- dron-
igu la kadron
Igu kvadraton
Perfekta rond’
Don- don-
Donu la nordon
Kaj vian ordon
Al nia mond’
Post kelkaj jaroj, Dudu trovis la solvon. Ri desegnis planojn de lasero, kiu havos la povon pacemigi ĉiujn homojn. Sufiĉos pafi iun ajn per ĝi por tuj forigi ĉiun perfortemon de tiu. La sekreto de tia povo estas, ke la laseroradio estos rozkolora. Sed por konstrui tian laseron, Dudu bezonis monon. Nu iam okazis, ke la reĝo de Braĝujo venis al Dudu kaj diris: « Mi bezonas laseron. Mi donos multegan monon al vi por ĝin konstrui. Kaj ĉar ĝi utilos por mortigi ĉiujn miajn malamikojn, tiu lasero devos esti nigra. Hahaha! ». Dudu tute ne intencis akcepti. Tamen ri diris al la reĝo, ke ri bezonas tempon por pristudi la proponon.
Dudu pristudis kaj pristudadis senhalte.
REK.
Post kelkaj tagoj, Dudu trovis la solvon. Al la reĝo de Braĝujo, ri diris: « Via timiga moŝto, mi akceptas vian proponon kaj konstruos nigran laseron por vi. Kaj mi eĉ povas fari pli bone. Por pli facile surprizi viajn malamikojn, mi konstruos nevideblan laseron. ». « Nevideblan? » demandis la reĝo « Ĉu ĝi ja povos esti kaj nigra kaj nevidebla? ». « Jes ja! » respondis Dudu. « Imagu, ke mi nevidebligu vian kronon. Ĉu ĝi ne daŭre estos ora? » La reĝo tre entuziasme jesis la proponon kaj donis la monon. Tiam Dudu ekstudis la teoriojn de la nevideblaj laseroj. Ria nova celo estis konstrui nevideblan rozkoloran laseron.
Dudu studis kaj studadis senhalte.
REK.
Post kelkaj monatoj Dudu estis konstruinta centojn, milojn da nevideblaj rozkoloraj laseroj kaj disdoninta ilin al la tuta militistaro de Braĝujo. Kelkaj semajnoj sufiĉis, por ke malaperu ĉiuj malamikoj de Braĝujo: ili ĉiuj iĝis amikoj! Anstataŭ batalojn, oni organizis festojn kaj amkunsidojn. Kiam la reĝo furiozege iris al Dudu por mortigi rin, Dudu pafis rin per sia plej forta rozkolora lasero. Subite, la reĝo enamiĝis pri Dudu kaj ekkaresis rin. De tiam, ili kun multaj karesemaj amikoj kunloĝas en la reĝa palaco. Kaj kiam ri ne estas okupita pro karesado,
Dudu studas kaj studadas senhalte.
REK.
|
||||
9. |
La plej granda
03:41
|
|||
En tiu epok’
La viro estis reĝ’
Estis ja pratempo, iom post la diplodok’
Kaj en ĉiu lok’
La vivon regis leĝ’
Laŭ kiu la sentemo estas nur provok’
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej forta homo
Malnovas tiu ludo,
Kie venkas la plej granda kaco
Por komforti pli
Ol ene de l’ ĝangal’
Ni forkuris al la granda kaj sekura urb’
Kie sub la fi-
-Erec’ de l’katedral’
Ne eblis trankvilumi eĉ por la masturb’
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej alta turo
Malnovas tiu ludo,
Kie venkas la plej granda kaco
Por nutri nin pli
Ol la dika najbar’
La urbojn ĉirkaŭis hektaroj da kultivej’
Kie por la di’
De la sankta malŝpar’
Oni elsuĉis el la tero eble plej
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej pova traktoro
Malnovas tiu ludo,
Kie venkas la plej granda kaco
Por foriri pli
Facile de l’koŝmar’
Ĉar elteni la premon de la viv’ ne eblis plu
La teĥnologi’
Nin helpis sen avar’
Evitante plej l’eluzon de la ŝu’
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej rapida aŭto
Malnovas tiu ludo,
Kie venkas la plej granda kaco
En tiu epok’
La viro estis reĝ’
Por tiu eksvivlok’
Stariĝas mia preĝ’
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej granda...
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej larĝa...
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej longa...
Malnovas tiu mondo,
Kie venkas la plej dika...
Impona, impresa, sanktega
Kaco!
|
||||
10. |
Dudu malaperis
02:57
|
|||
11. |
Katen' kaj venen'
06:21
|
|||
Katen’
Ferefika ten’
De mi mem devena
Katen’
Amo iĝas pen’
Pro vi kaj dolor’ enrena
Katen’
Kiel vivi sen
Fantomo de mi ĝena
Katen’
Amu vin mi, jen
Nure jen ligo senĉena
Venen’
Bela alven' en
Miajn vejnojn sangodrena
Venen’
Al vi glora pren’
Al mi vivo mankoplena
Venen’
Gusto de omen’
Mi estas malserena
Venen’
Regas la ĉagren’
Ĉu mi estas (x2)
De mi suverena?
Ĉu mi estas suverena? (x2)
|
||||
12. |
La postrompiĝa temp'
03:11
|
|||
Venis la postrompiĝa temp'
La ne-plu-mezurebla temp'
Temp' de la senfina ekzil'
En reĝlando de l'senutil'
Venis la postrompiĝa temp'
Sed mi transsaltis ĉiujn remparojn
Ĉiujn barojn
Okuloj miaj sekiĝis kaj
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'
Venis mallibereco dank’
Al la gvatado de la mank'
Iĝis kaptil’ per iu truk'
La antaŭe milda littuk'
Venis mallibereco dank’
Al vi sed malplenas je rankoro
Mia koro
Okulojn miajn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'
Okuloj miaj sekiĝis kaj
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'
Okulojn miajn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'
Okuloj miaj sekiĝis kaj ... aj aj aj aj!
|
||||
13. |
Viaj bukloj
06:29
|
|||
Iris viaj bukloj
For de via hararo
For de via vizaĝ'
Nu for de nia mond’
Mankas viaj bukloj
Al la tuta homaro
Al l’ akvo al la braĝ’
Al l’ universa rond’
REK. 1
Kiu faris tion al vi
Ĉu pro mis’ ĉu pro envi’
Ĉu per tondo ĉu per brul’
Tiu estas krimul’
Estis viaj bukloj
Antenoj de via kor’
Ond’ de via anim’
Kaptil’ de via pens’
Iĝis viaj bukloj
Dolor' de ĉies memor’
Neĉeestanta rim’
Fantom’ por ĉies mens’
REK. 1
REK. 2
Kiam revenos al
Nia infera spiral’
Ĉu per diaj ruloj
Belaj viaj bukloj?
|
||||
14. |
Nuda
04:28
|
|||
Jen finfine mia tuta ver’
Mi finfine estas nuda
Sen farb', sen muziko, sen suker’
Tiel eble plej malpruda
Jen finfine mia tutkoher’
Formetinte la vestaĵojn
Dancas mi laŭ l’ritmo de l’ sincer’
Nur eligas honestaĵojn
Jen finfine mia ekaper’
Mi finfine estas tuta
Sen promeso, sen dub’, sen esper’
Tiel eble plej malmuta
Jen finfine mia malmister’
Surmetinte la ventaĵojn
Sentas min mi unu en l’ aer’
Portas nur elokventaĵojn
Se okazas, ke mia nudec’
Estas al vi malomaĝo
Ne admonu min al pli da dec’
Daŭre vastas la pejzaĝo
|
Gijom' Armide Paris, France
Gijom' is a French singer-songwriter, who plays the piano and sings in Esperanto. He has performed in Esperanto meetings all
over Europe, and even in Brazil (International Youth Congress of Esperanto, 2014).
Gijom' wants music to stop being a business, and the public to stop being passive consumers. He launched "miprovi", a process that lets artists and their fans co-produce copyright-free music.
... more
Streaming and Download help
If you like Gijom' Armide, you may also like:
Bandcamp Daily your guide to the world of Bandcamp