We’ve updated our Terms of Use to reflect our new entity name and address. You can review the changes here.
We’ve updated our Terms of Use. You can review the changes here.

Nenifar'

by Gijom' Armide

/
  • Streaming + Download

    Includes high-quality download in MP3, FLAC and more. Paying supporters also get unlimited streaming via the free Bandcamp app.
    Purchasable with gift card

      name your price

     

1.
Mankas vi 05:27
Sunas, tondras Lumas, ombras Flosas ni sur La viv’ sed nur REK. 1 Mankas vi Sangas ni Kundancas tiom Da bildoj de vi Akre mildaj vizioj Ondas mare Ploras stare Stelas daŭre Sed bedaŭre REK. 1 REK. 2 Hantas vi Grandas tiu Blanka vintro Tutsilke plektita De mil iluzioj Ridoj, krioj Homoj, dioj Mankas vi... Sunas, tondras Lumas, ombras Ĉio vanas Ĉie mankas Vi
2.
Ĉu vi iris jam amejen? Kiam? Kun kiu? Kaj kiom da fojoj? Ĉu mi vin konduku tien? Ke mi ja konas tiom da malsamaj vojoj Ĉiuj iel supreniras Forlaso de la plank' estas kvazaŭ obsed' Flugi ja ne malfacilas Tute ne estas la gravito fatalaĵo sed REK. Se timas vi pro altec' Restu malalte Mi ŝvebos en ekzaltec' Vi pezos surasfalte Fidu, sekvu, admiru min Kaj foriros per miaj respondaj sentoj La pezigaj dubo kaj tim' Kiuj malsuprenigas nin de la tegmentoj Vidi la mondon desupre Donos pli da malpezemo al la pied' Pli da flugemo enŝultre Kaj ni ĉiam alproksimiĝados la sunon sed REK. Kio okazas al mi nun? Ke vi forĵetis mian belan proponon Ne nur ne altiras la sun' Sed ŝajnas, ke mi enprofundiĝas en la grund' Ĉar atingis min dolor' Pro vi senhalte Mi dronadas en rankor' Vi restas surasfalte REK.
3.
Vi kiun mi vane provas envulti Vi kiu ververe igas stulti Vagi pretervoje, vinaĉojn engluti Ve ĉu vi tute ne vi- -Das mian amon por vi? Ĉu vi? Mi ĉiumomente miras pro l’miraĝ’ De la mildaspekto de via vizaĝ’ Ama mieno malbenita avantaĝ’ Movu la manon al mi Se vi ne estas nur mi- -stikaĵ’! REK. Mi bezonas gajni viajn rigardojn Atentu, ke ili de mi ne deviu Mi bezonas fali en vian varmon Mi volas tuj kison de vi Huhu! Ni neniam plu serĉadus la nordon Se vi volus blovi la ĝustan vorton De l’malvarmo mi ne plu sentus la mordon Ĉu ni do spertos neni- -El iom da harmoni’ Ĉu ni? REK.
4.
Tiom da homoj rapidirantaj feliĉen Tiom da homoj kurantaj riĉen Malantaŭ sia Melankolia Nesentemo Vi staras inter ili rigardante ĉirkaŭen Fuĝas viaj hodiaŭoj morgaŭen Okazas al vi blovdiri Belajn vortojn al ili Kaj ne sen temo Vian voĉon ŝatas aŭdi Ili, jes ja sed la klam’ Ne povus iel al vi taŭgi Ĉar ne naskas ĝin am’ Vi staras inter ili ne irante translimen Kelkfoje unu venas pli proksimen Kiam vi tiun tuŝas Tiam vi ĉion fuŝas Ĉu blasfemo? Viajn manojn ŝatas senti Ili, jes ja sed tamen Iajn sagojn devas sekvi Ili, eĉ se ne amen Tiom da homoj rapidirantaj morgaŭen Tiom da morgaŭoj fuĝantaj hieraŭen
5.
Ri liberas 04:20
Trudas al li lia liec’ Agi, ami laŭ nia opini’ Trudas al ŝi ŝia ŝiec’ Ne elekti laŭ sia decidec’ Ĉu vi scias kiel kondutu tiu Hom’ kiu havas tiun sekson aŭ tiun ĉi? En li kaj ŝi Enfermitas Veraj homoj laŭ mi Enfermitas REK. Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem Libere amas kaj ne zorgas ĉu sam- aŭ malsamseksem’ Libere donas kaj akceptas kaj ne ĝenas rin ia dilem’ Donu al ĉiuj homoj la eblecon eliri De li kaj ŝi
6.
Vi ne povas paroli pri La kial’ de via ĉagren’ Vi ŝategus sed ĝi Estas super mia kompren’ Verŝajne via malfeliĉ’ Estas profundega mister’ Nu via reĝojiĝ’ Ne estos senpena afer’ Kiam pli juna estis vi Sufiĉis kanti tion ĉi REK. Ne ploru plu kara infan’ Estas ĵaluza la fontan’ Neniu pretas por la ban’ Sed supreniĝas l’ocean’ Fluas akv’ en mia pian’ Naĝas fiŝ’ en mia ekran’ En mia lito dormas ran’ Ne ploru plu kara infan’ Finfine malgranda klarig’ Venas per nemalgranda tekst’ Temas pri am’, pri forta lig’ Temas pri dram’, sed ne pri seks’ Tian deklamon devas mi Pagi per respekta silent’ Nenio indas diri En tiel solena moment’ Nu se pli simpla estus vi Sufiĉus kanti tion ĉi REK. Nu ŝajnas, ke mia ĉeest’ Helpas nur konsciigi vin Pri la nobla belec’ De via malhela destin’ Mi do lasu vin tie ĉi Sola sed kun via juvel’ Tute trankvilas mi Ja ne estas risko pri ŝtel’ REK. Vi ne povas paroli pri La kial’ de via ĉagren’ Vi ŝategus sed ĝi Estas super mia kompren’
7.
Amu rin 07:48
Por Unu kor’ Unu am’ Pluraj poroj Per Unu buŝ’ Unu haŭt’ Pluraj tuŝoj Tutkore Ne signifas ekskluzive Vive Ami ne nepras unuoble Noble Kunardu ĉiuj braĝoj Por Unu kor’ Unu korp’ Tiom da kaĝoj! REK. Amu rin Vi tiel des pli kapablos ami min Mi dank’al ri des pli lernos ami vin Mi petas do kara, se vi amas min, Amu min kaj rin, amu nin Amu rin Amo elkoriĝas ĉiam kaj sen fin’ Malutilas ĝin gardi en sia sin’ Mi ne estu kial’ por via abstin’ Amu rin kaj min, amu nin Amu, amu Sub Unu arĉ’ Unu man’ Pluraj kordoj Al Unu dom’ Unu hom' Pluraj pordoj Fidinde Ne signifas fidele Bele Ami ne nepras ununure Mure, sekure, serure REK. x 2 En Unu mont' Unu rok' Pluraj fontoj
8.
Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej kruelan lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: « La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn. » Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo. Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon. Dudu studis kaj studadis senhalte. REK. Dudu Daŭre studadu Kuraĝe vadu Tra la ĥaos’ Dudu Digne ludadu Moku pri la du- binda etos’ Dron- dron- igu la kadron Igu kvadraton Perfekta rond’ Don- don- Donu la nordon Kaj vian ordon Al nia mond’ Post kelkaj jaroj, Dudu trovis la solvon. Ri desegnis planojn de lasero, kiu havos la povon pacemigi ĉiujn homojn. Sufiĉos pafi iun ajn per ĝi por tuj forigi ĉiun perfortemon de tiu. La sekreto de tia povo estas, ke la laseroradio estos rozkolora. Sed por konstrui tian laseron, Dudu bezonis monon. Nu iam okazis, ke la reĝo de Braĝujo venis al Dudu kaj diris: « Mi bezonas laseron. Mi donos multegan monon al vi por ĝin konstrui. Kaj ĉar ĝi utilos por mortigi ĉiujn miajn malamikojn, tiu lasero devos esti nigra. Hahaha! ». Dudu tute ne intencis akcepti. Tamen ri diris al la reĝo, ke ri bezonas tempon por pristudi la proponon. Dudu pristudis kaj pristudadis senhalte. REK. Post kelkaj tagoj, Dudu trovis la solvon. Al la reĝo de Braĝujo, ri diris: « Via timiga moŝto, mi akceptas vian proponon kaj konstruos nigran laseron por vi. Kaj mi eĉ povas fari pli bone. Por pli facile surprizi viajn malamikojn, mi konstruos nevideblan laseron. ». « Nevideblan? » demandis la reĝo « Ĉu ĝi ja povos esti kaj nigra kaj nevidebla? ». « Jes ja! » respondis Dudu. « Imagu, ke mi nevidebligu vian kronon. Ĉu ĝi ne daŭre estos ora? » La reĝo tre entuziasme jesis la proponon kaj donis la monon. Tiam Dudu ekstudis la teoriojn de la nevideblaj laseroj. Ria nova celo estis konstrui nevideblan rozkoloran laseron. Dudu studis kaj studadis senhalte. REK. Post kelkaj monatoj Dudu estis konstruinta centojn, milojn da nevideblaj rozkoloraj laseroj kaj disdoninta ilin al la tuta militistaro de Braĝujo. Kelkaj semajnoj sufiĉis, por ke malaperu ĉiuj malamikoj de Braĝujo: ili ĉiuj iĝis amikoj! Anstataŭ batalojn, oni organizis festojn kaj amkunsidojn. Kiam la reĝo furiozege iris al Dudu por mortigi rin, Dudu pafis rin per sia plej forta rozkolora lasero. Subite, la reĝo enamiĝis pri Dudu kaj ekkaresis rin. De tiam, ili kun multaj karesemaj amikoj kunloĝas en la reĝa palaco. Kaj kiam ri ne estas okupita pro karesado, Dudu studas kaj studadas senhalte. REK.
9.
En tiu epok’ La viro estis reĝ’ Estis ja pratempo, iom post la diplodok’ Kaj en ĉiu lok’ La vivon regis leĝ’ Laŭ kiu la sentemo estas nur provok’ Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej forta homo Malnovas tiu ludo, Kie venkas la plej granda kaco Por komforti pli Ol ene de l’ ĝangal’ Ni forkuris al la granda kaj sekura urb’ Kie sub la fi- -Erec’ de l’katedral’ Ne eblis trankvilumi eĉ por la masturb’ Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej alta turo Malnovas tiu ludo, Kie venkas la plej granda kaco Por nutri nin pli Ol la dika najbar’ La urbojn ĉirkaŭis hektaroj da kultivej’ Kie por la di’ De la sankta malŝpar’ Oni elsuĉis el la tero eble plej Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej pova traktoro Malnovas tiu ludo, Kie venkas la plej granda kaco Por foriri pli Facile de l’koŝmar’ Ĉar elteni la premon de la viv’ ne eblis plu La teĥnologi’ Nin helpis sen avar’ Evitante plej l’eluzon de la ŝu’ Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej rapida aŭto Malnovas tiu ludo, Kie venkas la plej granda kaco En tiu epok’ La viro estis reĝ’ Por tiu eksvivlok’ Stariĝas mia preĝ’ Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej granda... Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej larĝa... Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej longa... Malnovas tiu mondo, Kie venkas la plej dika... Impona, impresa, sanktega Kaco!
10.
11.
Katen’ Ferefika ten’ De mi mem devena Katen’ Amo iĝas pen’ Pro vi kaj dolor’ enrena Katen’ Kiel vivi sen Fantomo de mi ĝena Katen’ Amu vin mi, jen Nure jen ligo senĉena Venen’ Bela alven' en Miajn vejnojn sangodrena Venen’ Al vi glora pren’ Al mi vivo mankoplena Venen’ Gusto de omen’ Mi estas malserena Venen’ Regas la ĉagren’ Ĉu mi estas (x2) De mi suverena? Ĉu mi estas suverena? (x2)
12.
Venis la postrompiĝa temp' La ne-plu-mezurebla temp' Temp' de la senfina ekzil' En reĝlando de l'senutil' Venis la postrompiĝa temp' Sed mi transsaltis ĉiujn remparojn Ĉiujn barojn Okuloj miaj sekiĝis kaj Mi ne plu atendas vin sur la kaj' Venis mallibereco dank’ Al la gvatado de la mank' Iĝis kaptil’ per iu truk' La antaŭe milda littuk' Venis mallibereco dank’ Al vi sed malplenas je rankoro Mia koro Okulojn miajn briligas ĝoj' Mi ne plu atendas vin sur la voj' Okuloj miaj sekiĝis kaj Mi ne plu atendas vin sur la kaj' Okulojn miajn briligas ĝoj' Mi ne plu atendas vin sur la voj' Okuloj miaj sekiĝis kaj ... aj aj aj aj!
13.
Viaj bukloj 06:29
Iris viaj bukloj For de via hararo For de via vizaĝ' Nu for de nia mond’ Mankas viaj bukloj Al la tuta homaro Al l’ akvo al la braĝ’ Al l’ universa rond’ REK. 1 Kiu faris tion al vi Ĉu pro mis’ ĉu pro envi’ Ĉu per tondo ĉu per brul’ Tiu estas krimul’ Estis viaj bukloj Antenoj de via kor’ Ond’ de via anim’ Kaptil’ de via pens’ Iĝis viaj bukloj Dolor' de ĉies memor’ Neĉeestanta rim’ Fantom’ por ĉies mens’ REK. 1 REK. 2 Kiam revenos al Nia infera spiral’ Ĉu per diaj ruloj Belaj viaj bukloj?
14.
Nuda 04:28
Jen finfine mia tuta ver’ Mi finfine estas nuda Sen farb', sen muziko, sen suker’ Tiel eble plej malpruda Jen finfine mia tutkoher’ Formetinte la vestaĵojn Dancas mi laŭ l’ritmo de l’ sincer’ Nur eligas honestaĵojn Jen finfine mia ekaper’ Mi finfine estas tuta Sen promeso, sen dub’, sen esper’ Tiel eble plej malmuta Jen finfine mia malmister’ Surmetinte la ventaĵojn Sentas min mi unu en l’ aer’ Portas nur elokventaĵojn Se okazas, ke mia nudec’ Estas al vi malomaĝo Ne admonu min al pli da dec’ Daŭre vastas la pejzaĝo

about

[en]

Nenifar' is the first studio album by Esperanto artist Gijom' Armide. It was produced using the process of "miprovi" which lets artists and their fans co-produce copyright-free music.

Please consider supporting Gijom' and free music by making a donation.

[eo]

Nenifar' estas la unua profesia albumo de la Esperantista artisto Gijom' Armide. Ĝi estas produktita uzante la procezon "miprovi", kiu helpas al artistoj kaj iliaj ŝatantoj kune produkti muzikon liberan kaj senpagan.

Legu pli pri Gijom' kaj Miprovi ĉe jadeo.net

Bonvolu konsideri subteni Gijom', ekzemple per mondonaco aŭ per diskonigo de lia muziko.

credits

released July 12, 2015

[en]

All titles:
Music and lyrics by Gijom' Armide
Piano and vocals by Gijom' Armide
Recording, mixing and mastering by Jacques Hermet (studio-du-moulin.com)
Katen' kaj venen': Voice reading an extract from Eckhart Tolle's The Power of Now - Éric Languillat
Eĉ se ne amen, Nuda: Flute by Stéphane Damo
La plej granda: Drums by Jérôme Cotte

Cover art by Vanessa Harmide / Anja Eisemann

[eo]

Ĉiuj kanzonoj:
Tekston kaj muzikon verkis Gijom’ Armide
Pianludis kaj kantis Gijom’ Armide
Registris, miksis kaj matricigis Jacques Hermet (studio-du-moulin.com)
Katen’ kaj venen’ - Pecon de the power of now far Eckhart Tolle laŭtlegis Éric Languillat
Eĉ se ne amen, Nuda - Flutludis Stéphane Damo
La plej granda - Tamburludis Jérôme Cotte

Grafikaĵoj:
Fotis kaj adaptis la nimfeon kun papilio Vanessa Harmide
Aranĝis Anja Eisemann

La kanzonoj estas publikigitaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda (CC BY 4.0).

license

tags

about

Gijom' Armide Paris, France

Gijom' is a French singer-songwriter, who plays the piano and sings in Esperanto. He has performed in Esperanto meetings all over Europe, and even in Brazil (International Youth Congress of Esperanto, 2014).

Gijom' wants music to stop being a business, and the public to stop being passive consumers. He launched "miprovi", a process that lets artists and their fans co-produce copyright-free music.
... more

contact / help

Contact Gijom' Armide

Streaming and
Download help

Report this album or account

If you like Gijom' Armide, you may also like: